LeterojHan KangEn mia artikolo Han Kang: Nobel-premio por intensa poezieca prozo (MONATO 2024/12, p. 21-22) la titolo de ŝia debuta prozo devas esti legata kiel „La ruĝa ankro” anstataŭ „La ruĝa velo”. Profitante ĉi tiun leteron, mi volus citi la lastan frazon de ŝia akcepta prelego titolita Lumo kaj fadeno, okazinta en la 7a de decembro 2024 ĉe la Sveda Akademio: „En la momento, kiam mi rimarkas, ke lingvo estas fadeno interliganta nin kaj ke miaj demandoj konektiĝas kun tiu fadeno, tra kiu fluas la lumoj kaj kurentoj de la vivo, mi esprimas dankon el mia plej profunda koro al ĉiuj, kiuj jam ligiĝis kaj de nun ligiĝos al la fadeno.” CHO Sung Ho
Koreio
|