Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

NIĜERIO

Rigardo al islamo kaj kristanismo

En la 15a jarcento portugalaj esploristoj, pelataj de la deziro trovi marvojon al Azio kaj komerci per valoraj varoj, velis laŭ la okcident-afrika marbordo kaj alvenis al tio, kio nun estas Niĝerio. Ili starigis komercejojn kaj interagis kun lokaj regnoj. Tiuj estis la unuaj kristanoj, kiuj metis piedon en la regionon, kvankam ilia ĉefa celo ne estis religia. Nur en la 19a jarcento kristanismo akiris signifan ĉeeston, ĉefe pro eŭropaj misiistoj. Figuroj kiel Samuel Ajayi Crowther, la unua afrika episkopo kaj liberigita joruba sklavo, ludis decidajn rolojn en la establado kaj disvastigado de kristanismo. Ĝi prosperis dum la kolonia epoko, precipe en la sudaj kaj centraj partoj, estante rilata al okcidenta eduko kaj modernigo. Hodiaŭ, kristanismo, kun siaj 80,5 milionoj da adorantoj, estas grava religio en la lando, tamen kun multaj indiĝenaj konfesioj.

Multe pli frue ol la alveno de kristanismo, Islamo estis lanĉita en la 11a jarcento tra komercvojoj de norda Afriko kaj la senegala baseno, komence disvastiĝante inter haŭsoj kaj fulanoj en la nordo. En la 19a jarcento la fulana ĝihado sub Usman dan Fodio kaŭzis la starigon de la kaliflando Sokoto, islama ŝtato, kiu kovris grandan parton de norda Niĝerio. Islamo daŭre kreskis dum la kolonia periodo, precipe en la nordo, rezultigante la hodiaŭan nombron de 117 milionoj da anoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30