PolitikoOPINIOTrump kaj Meksiko: kelkaj lecionojLa politikoj kaj la retoriko de Donald Trump dum lia unua oficperiodo profunde influis la meksikajn socion kaj ekonomion kaj redifinis la rilatojn kun Usono. Ĉi tiuj ŝanĝoj kreis defion por la stabileco de Meksiko kaj emfazis la bezonon de fortikeco, adaptiĝo kaj kunlaboro. Pro la reveno de Trump al povo Meksiko staras antaŭ grava demando: kiel trakti la estontajn rilatojn kun Usono. Sub la gvidado de la nova prezidanto Claudia Sheinbaum malnovaj aferoj atentindas: de la minacoj de Trump pri tarifoj kaj la severaj reguligoj pri enmigrado ĝis la ŝanĝoj en komercaj traktadoj. Landlima muroUnu el la ĉefaj agoj dum la pasinta prezidanteco de Trump estis la konstruado de la landlima muro, kiu simbolis rompon de diplomatio. Ĉi tiu muro estis pli ol fizika strukturo. Temis ankaŭ pri manifestiĝo de malamikeco, kiu damaĝis la ligojn inter la du landoj. La insisto de Trump, ke Meksiko financu ĝian konstruadon, kreskigis la malamikecon inter multaj meksikaj civitanoj kaj la tiama usona prezidanto. Krome, estis komunumoj laŭlonge de la landlimo, por kiuj la konsekvencoj estis tujaj: limigitaj rimedoj, damaĝitaj ekosistemoj kaj la amasa alveno de azilpetantoj trafitaj de politikoj kiel Remain in Mexico (Restu en Meksiko). Meksikaj limurboj, kiuj troviĝis antaŭe sub premo, alfrontis kreskantajn homhelpajn krizojn, dum ili strebis helpi migrantojn vivantajn en danĝeraj kondiĉoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. David LÓPEZ-RUEDA
korespondanto de MONATO en Meksiko
David LÓPEZ-RUEDA estas lingvo-instruisto kaj tradukisto loĝanta en la nord-orienta parto de Meksiko.
|