![]() PolitikoKONGOPredo de perfortoLa du provincoj Nord-Kivuo kaj Ituro, en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo, estas predo de la perforto de pli ol 120 milicoj kaj armitaj grupoj, kiuj celas regi la teritorion pro etnaj kialoj kaj/aŭ ekspluati la riĉajn erc-kuŝejojn. Tiujn grupojn kontraŭbatalas la konga armeo, kun la subteno de UN-fortoj, kaj de lokaj armitaj grupoj Mai-Mai 1. Ankaŭ armea koalicio, sendita de la najbaraj landoj kaj metita sub la gvidadon de Kenjo, ĉeestas por plenumi la pacprocezojn deciditajn en Luando en novembro kaj en Najrobio en decembro 2023. Kiuj estas tiuj ĉi milicoj kaj armitaj grupoj? Ni konatiĝu kun kelkaj el la plej gravaj: ADF, CODECO kaj CNDP. ADFADF, la Aliancaj Demokratiaj Fortoj, estas armita grupo fondita en Ugando en la 1990aj jaroj kiel opozicio al prezidanto Yoweri Museveni. Ĝi transiris al orienta Demokratia Respubliko Kongo post marĝeniĝo en Ugando. Nun konsiderata kiel unu el la plej perfortaj grupoj en la regiono, ADF batalas kontraŭ la konga kaj la uganda armeoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
D. R. Kongo
|