PolitikoOPINIOReen al la estonteco!„Progresa koalicio” – tio estis la titolo fine de 2021 de la tiam nova germana registaro. Titolo tamen, kiun la koaliciantoj el tri relative diversaj partioj (socialdemokratoj, liberaluloj kaj verduloj) donis al si mem. La antaŭesperoj de la socio (kaj evidente de la tiam nova registaro mem) estis grandaj: socia progreso, antaŭenigo de la ekonomio per „verda transformado”, kaj – tiam ankoraŭ tre grave – fina venko kontraŭ la kronvirusa krizo. Sed tri jarojn poste la plej serioza ekonomia krizo en Germanio post 1945 kaj kvereloj ene de la registaro implodigis la tripartian koalicion. Al granda pliparto de la germanoj tiu novaĵo estis kvazaŭ liberigo kaj radieto de espero – sed la nun komenciĝinta balotkampanjo ne vere promesas pliboniĝon post la novaj balotoj. Longe atendita implodoPost la komenca optimismo fine de 2021 venis longa ĉeno da malsukcesoj de la semafora (ruĝa-flava-verda) koalicio. La ironio eĉ estas, ke la plimulto de la problemoj, kiuj fine faligis la koalicion, ne estis memfaritaj. Ekzemple, la komenco de la rusa-ukraina milito en februaro 2022 kaŭzis gravan energikrizon en Germanio. Klare, ne nur Germanio suferis pro la sekvoj de la milito, sed Germanio estis multe pli dependa de energiliveradoj el Rusio ol aliaj eŭropaj ŝtatoj. Kaj en la tuta energikriza ĥaoso la semafora koalicio decidis malŝalti la lastajn germanajn atomelektrejojn; tiun impulsiĝeman decidon jam faris Merkel en 2011 post la katastrofa tertremo ĉirkaŭ la japana Fukuŝimo. En 2022 ankoraŭ ne ĉiuj atomelektrejoj estis malŝaltitaj; estus decido de racia ministro pri ekonomio almenaŭ ŝovi la malŝaltadon estontecen. Sed tio ne okazis: la verdula ministro pri ekonomio Habeck nur iom poste eĉ decidis pri efektivigo de nova „hejtadleĝo”, tio estas la interŝanĝo de klasikaj gasaj hejtiloj kontraŭ varmopumpiloj. Por la plimulto de la germanoj tio estis tute nekomprenebla. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Martin PTASIŃSKI
korespondanto de MONATO en Germanio
Martin PTASIŃSKI estas pola-soraba lingvisto kaj tradukisto el Germanio. Krom Esperanto li instruas ankaŭ la soraban, polan kaj ĉeĥan en universitato kaj en popolaj altlernejoj.
|