![]() SciencoAKTUALEĈu birda gripo fariĝos pandemio?Birda gripo estas la nomo de infekta malsano, kiu frapas birdojn. Ĝi disvastiĝas nuntempe en diversaj kontinentoj kaj ĉe sovaĝaj kaj ĉe bredataj birdoj. H5N1 estas la viruso, kiu kaŭzas la malsanon. Ekzemple infektiĝas kokinoj aŭ anasoj, kiujn oni bredas en grandaj agrikulturaj entreprenoj, ĉu por viandoproduktado, ĉu por ovoproduktado. La malsanajn bestojn oni mortigas, kaj pere de kvaranteno oni provas preventi plian disvastiĝon de la malsano. La bestoj ne plu povas eliri el siaj barakoj. Tio kompreneble kaŭzas gravajn financajn perdojn por entreprenistoj. Jam de 2003 la birda gripo periode trafis la birdobredejojn, trudante enormajn kostojn al tiu grava ekonomia branĉo. Ĉu vakcino efikas?Oni klopodis per vakcinoj preventi aŭ haltigi la malsanon, sed ĝis nun la afero ne aparte sukcesis. Aliflanke, en Usono, kien birda gripo migris fine de 2021, la viruso infektis ne nur plurajn birdospeciojn, sed ankaŭ mamulojn. Tio estas ege maltrankviliga novaĵo por ni homoj, ĉar, se la viruso sukcesas salti de birdoj al mamuloj, tio signifas, ke ankaŭ homoj povos fariĝi viktimoj. Do oni povas esti antaŭ tre danĝera nova pandemio. En 2024 oni trovis infektitajn bovinojn en minimume 282 entreprenoj en Usono. La virusvarianto – konata sub la nomo 2.3.4.4b – infektis pli ol 60 mamulspeciojn, inter kiuj estas homoj. Jam mortis, fakte, kelkaj brutbredistoj en Usono, kiuj estis infektitaj de birda gripo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bert DE WIT
Nederlando
Bert DE WIT estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.
|