![]() LingvoLINGVAJ RADIKOJNova esploro pri ligoj inter mediteraneaj lingvojLastatempa studo pri genetiko kaj lingvistiko rivelis novajn detalojn pri la radikoj de mediteraneaj lingvoj, montrante gravan influon de migradoj al antikvaj kulturoj antaŭ 5000 jaroj. Origino de du lingvaj subfamiliojLa esploro, publikigita en la prestiĝa retejo bioRxiv la 2an de decembro 2024, estis gvidata de internacia teamo de sciencistoj, inkluzive de Fulya Eylem Yediay, Guus Kroonen, Serena Sabatini kaj Karin Margarita Frei. Ili laboris sub la aŭspicio de universitatoj kiel tiuj en Kopenhago kaj Göteborg. La titolo de la esploro estas „Ancient genomics support deep divergence between Eastern and Western Mediterranean Indo-European languages ”. Per detala analizo de antikvaj genetikaj datumoj, la studo esploris diverĝojn inter hindeŭropaj lingvoj de orienta kaj okcidenta Mediteraneo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO kaj redaktoro de la lingva rubriko
|