MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KIPRO

Jutubisto iĝis ano de la Eŭropa Parlamento

Fidias Panayiotou [fivias panajotu] estas juna kipra „influisto”, jutubisto kaj ne nur, kiu en junio 2024, sen ia ajn pasinteco kaj sperto en la politika agado de sia lando (Kipro), estis surprizege elektita kiel sendependa membro de la Eŭropa Parlamento. Lia kampanjo, kiu emfazis la gravecon de edukado kaj junulara engaĝiĝo en politiko, altiris grandan atenton, precipe inter junaj voĉdonantoj, kiuj iom ŝerce, iom serioze, iom proteste kontraŭ la tradiciaj partioj kaj koalicioj, sendis lin, la simplan filon de ortodoksa pastro famiĝintan per „virusaj” retaj videoj, rekte al la Parlamento.

Post sia elekto, li lanĉis senprecedencan iniciaton por venigi al Bruselo okdekon da gelernantoj el ĉiuj altlernejoj de Kipro, por ke ili spertu kaj ekkonu la funkciadon de Eŭropa Unio, vidante ĝin per siaj okuloj. Laŭdire, ĉiu eŭropa parlamentano havas teorie la eblon tion fari, sed neniu (almenaŭ en Kipro) iam aŭdacis ion tian, preferante enpoŝigi la monon verŝajne por aliaj personaj celoj. Li do financis el sia propra poŝo la vojaĝon de granda grupo, kiu konsistis el po unu 18- aŭ 19-jaraĝa lernanto hazarde elektita el ĉiu altlernejo de Kipro, uzante sian eŭrop-parlamentan salajron, celante plibonigi la komprenon de la junularo pri eŭropaj institucioj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30