MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AFRIKO

Radikoj de malamo: geopolitiko de la perforto

La Movado de la 23a de marto (M23) estas precipe tucia movado, kiu batalas kontraŭ la registaro de Kinŝaso, konkerante grandajn partojn de la regiono Rutshuru, en la provinco Nord-Kivuo, ĉe la limo kun Ugando kaj Ruando. Fondita unuafoje en 2012, ĝi estis malkonstruita jaron poste de la konga ŝtato subtenata de interventrupo de UN. M23 agadas denove en Kongo ekde la fino de 2021. Ĝi estas parto de longa historio, precipe tiu de la genocido en Ruando kaj la posta unua konga milito.

Subteno al genocido

La konga diktatoro Mobutu subtenis en la najbara Ruando hutuan reĝimon, kiun gvidis influaj politikaj kaj militaj figuroj kiel Juvénal Habyarimana, kies morto en 1994 estis la katalizilo de la genocido. La ĉefaj kunlaborantoj inkludis Théoneste Bagosora, organizanton de la genocido; Jean Kambanda, ĉefministron dum la genocido; kaj Agathe Habyarimana, membron de la potenca grupo Akazu. La milicoj Interahamwe ludis kernan rolon en la masakroj, dum amaskomunikiloj kiel la Libera Radio Televido de la Mil Montetoj instigis al malamo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Arlain KIZEYIDIOKO-MAYINDA
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Arlain Kizeyidioko-Mayinda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30