Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kio do okazos en Jemeno nun?

La jemenan historion markas tri trajtoj: la religia divido inter la ŝijaistoj kaj sunaistoj, preskaŭ seninterrompaj militoj kaj eksterlandaj intervenoj.

Islamo alvenis en Jemenon tre frue, en la 7a jarcento, en la unuaj jaroj de la agado de Mahometo. La islamigo de Jemeno, kiu tiam apartenis al la plej riĉaj kaj plej disvolvitaj regionoj de la araba duoninsulo, okazis tre rapide, ĉar la lokaj triboj ne havis unuiĝintan regadon kaj la apartaj estroj estis malamikiĝintaj. En la 9a jarcento granda parto de la jemena popolo akceptis la ŝijaisman doktrinon de la zajdistoj, kaj ŝijaismaj imamoj regis kun interrompoj la tutan Jemenon aŭ ĝian grandan parton ĝis 1970. En la sudo de la lando ĉiam ekzistis fortaj sunaismaj influoj. En la 20a jarcento la religia faktoro estis inter la plej gravaj kaŭzoj de la formala divido de la lando inter la norda Jemena Araba Respubliko, kie dominis zajdismo, kaj la suda Popola Demokratia Respubliko Jemeno, dominata de la ideologio de sovetia socialismo. Ambaŭ partoj unuiĝis nur en 1990.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30