PolitikoOPINIORusia politika opozicio en 2025: kiu estas kiu?Ekde la eksplodo de la milito kontraŭ Ukrainio en 2022 la amplekso de persekuto de la politika opozicio en Rusio signife pliiĝis, kondukante al nova ondo de elmigrado. En la lando mem restas preskaŭ neniu aktiva kontraŭkremla politikisto: ĉiuj troviĝas jen eksterlande, jen en malliberejo, jen en tombo. Tre malmultnombraj opoziciuloj, restantaj en Rusio kaj ne dezirantaj elmigri, vivas sub konstanta premo kaj minaco de enprizonigo kaj pro tio devas silenti, ne havante eblon esprimi sian opinion. Pro tio la politika opozicio agas preskaŭ nur en ekzilo, ja danke al Interreto almenaŭ la informa agado estas efektivigebla same kiel enlande. En du artikoloj, ĉi-suba kaj aperonta, estas prezentataj la ĉefaj agantoj de la rusia opozicio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Grigorij AROSEV
Germanio
|