![]() Moderna vivoVIRINOJHelga PlötnerTre malfrue mi konatiĝis kun sinjorino Plötner [pletner] el orienta Germanio, samaĝulino. Tion ebligis nia komuna amiko Hori Jasuo el Japanio. Ili ambaŭ kunlaboris delonge, Helga faris portretojn de pluraj elstaraj esperantistoj, dum Hori eldonis libretojn kun iliaj portretoj kaj biografioj. AmikiĝoHori konigis min al Helga. Ŝi leteris al mi kaj rakontis sian vivon, kiu profunde similis al mia vivo en Albanio, eksa socialisma lando. Nuntempe ŝi suferas pro grava reŭmatismo kaj moviĝas per rulseĝo. Sed ŝi tute ne ĉesigis sian agadon en pentroarto. La edzo Manfred, kvankam suferanta pro la alchejmera malsano, helpas ŝin. Helga sendis al mi du el siaj libretoj, kie troveblas la nomoj de multaj el miaj konatoj: Martha Heide, Jennifer Bishop, Ĝoja, Bharat Kumar Ghimire, Ronald Schindler k.a. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl SELIMI (1945) estas kunlaborinto de PIV. Bardhyl SELIMI (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|