![]() SciencoPSIKOLOGIOIntegrita psikopatio: psikopatiuloj inter niĈu vi iam aŭdis la vorton psikopatio? Aŭdante ĉi tiun vorton, multaj homoj tuj pensas pri la tiel nomataj „seriaj murdantoj”. Fikcia ekzemplo estas Hannibal Lecter el la filmo La silento de la ŝafidoj, aŭ en la realo, Ted Bundy, kiu murdis pli ol tridek virinojn. Tamen, psikopatio ne limiĝas al tiaj ekstremoj. Ekzistas homoj kun psikopataj trajtoj, kiuj vivas inter ni sen montri rimarkeblan kriman konduton. Ili agas pli diskrete kaj adaptiĝas al la ĉiutaga vivo. Tiun fenomenon oni nomas integrita psikopatio, stato malpli drameca, sed tamen grava pro siaj sociaj efikoj. Kiu estas integrita psikopatiulo?Unu klasika difino estas: homo sen konscienco, kiu ne sentas devon ligi sin al moralaj aŭ etikaj reguloj. Integritaj psikopatiuloj ekzistis en ĉiuj epokoj kaj kulturoj. Ili ne nepre kongruas kun la stereotipo de senkompataj krimuloj; male, multaj el ili atingas elstarajn kaj sukcesajn karierojn. Oni ofte trovas ilin en pozicioj de potenco, ekzemple kiel ĉefoj en laborejoj, influantoj en politiko aŭ gvidantoj en komerco. Tamen, ili povas ekzisti ankaŭ en familioj kaj religiaj komunumoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Encarna TERUEL
Germanio
|