![]() MedioVIENOFosforo laborasHomeFosforo estas elemento, kiu ludas gravan rolon en la homa korpo, en agrikulturo kiel sterko kaj en industrio. En la homa korpo preskaŭ la tuta fosforo – kemia simbolo P – kombiniĝas kun oksigeno por formi fosfaton H3PO4. Fosfato estas unu el la elektrolitoj en la korpo. La ostoj enhavas ĉirkaŭ 85 elcentojn de la enkorpa fosfato, dum la resto estas ĉefe en la ĉeloj, kie ĝi grave kontribuas al la energi-metabolo. Fosfato estas bezonata por konstrui ostojn kaj dentojn. La homa korpo ricevas fosfaton el manĝaĵoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj ĝin enhavas. Por konservi normalan koncentriĝon de fosfato en la sango plenkreskuloj devas konsumi 700 miligramojn da fosfato ĉiutage. El la korpo fosfato estas eligata per urino kaj fekaĵo. AldoneLa kloak-akva purigejo en Vieno, Wien Energie, filtras grandegan kvanton da malpuraĵo el la urba kloakaĵo, termike prilaborante la ŝlimon. Dum la bruligado la malpuraĵo detruiĝas. El la rezulta cindro oni povas reakiri fosforon, kio estos postulata per leĝo por urbaj kloakaĵ-purigejoj ekde 2033. Kloakaĵa ŝlimo konsistas 96-elcente el akvo. Por bruligi ĝin aparte, ne miksite kun alia rubo, la malsekeco devas esti reduktita. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
Aŭstrio
Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto.
|