MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ANTVERPENO

Flosanta tunelo solvos trafikproblemojn

Kiel dua haveno en Eŭropo rilate al vartransportoj, Antverpeno baraktas kun problemoj de survoja transporto. Dum jaroj instancoj pristudis kaj pridiskutis kiel solvi la problemon de pli kaj pli da trafikŝtopiĝoj. La nuna solvo en realiĝo akiras multe da internacia atento pro novaj teknikoj.

En la haveno alvenas varoj el la tuta mondo, kiuj poste distribuiĝas inter najbaraj landoj per ĉiuj eblaj trafikiloj. Tial Antverpeno estas trafika nodpunkto. La survoja trafiko pli kaj pli intensiĝas kaj kaŭzas de tago al tago pli da ŝtopiĝoj. Kiel ĉe multaj grandurboj ringa aŭtovojo kanalizas la plej intensan trafikon ĉirkaŭ la urbo. Sed oni ne jam atingis kompletan ringon. Tial do oni planas finfine kompletigi la nordan parton de la ringovojo i.a. per aldono de kvara aŭtotunelo sub la rivero Skeldo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-25