![]() LiteraturoNOVELOMi estas hundino1Mi estas hundino, naskiĝinta printempe en vilaĝo. Kiam mi aĝis unu monaton, al mia domo venis grandokula junulo, al kiu mia mastro min donis. La panjo starante sur siaj postaj piedoj tiris la junulon je la brako kaj lekadis min de la kapo ĝis la vosto. La junulo forpuŝis la panjon kaj enaŭtiĝis kun mi en siaj brakoj. La aŭto forveturis kaj la panjo postkuris ĝin ĝis la elirejo de la vilaĝo. Post kelktempa vojaĝo, la aŭto veturis trans longan ponton kaj preter riparata kongresa domego kaj haltis sur larĝa parkumejo. La grandokululo elaŭtiĝis kun mi en sia sino kaj eniris pordegon kun fera krado. La granda korto situis ĉe la piedo de montodeklivo kun densa arbaro sur ĝi. En la korto, norde estis duetaĝa oficejo, oriente grandaj kuirejo kaj kantino, okcidente tenejo, inter la tenejo kaj la ĉirkaŭmuro estis la pordista ĉambro kaj ligna dometo por mi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. YIN Jiaxin
Ĉinio
|