![]() El diplomatia vidpunktoAFRIKOĈu nova konflikto aŭ provoko?Ne ĉiuj scias, ke en oktobro de la pasinta jaro, la prezidantoj de Egiptio, Eritreo kaj Somalio kunvenis en la eritrea metropolo Asmero kaj interkonsentis pri proksima regiona kunlaboro, kies ĉefa celo estas intensigi reciprokajn sekurecajn rilatojn kontraŭ kreskantaj etiopaj geopolitikaj ambicioj. Kion tio signifas por ĉi tiu politike nestabila regiono? Ĉu ĝi estas la komenco de alia armita konflikto en la regiono, kiu povas havi gravajn sekvojn (ne nur) por Afriko, aŭ nur silenta diplomatia minaco por Etiopio? Por ke la leganto pli bone komprenu la kaŭzojn de ĉi tiu pintkunveno de la prezidantoj kaj pli bone orientiĝu en la problemaro, jen kelkaj specifaj faktoj kaj mallongaj personaj konsideroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|