MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ITALIO

Politika tubero en teknologia afero

La satelita reto Starlink de Elon Musk, disvolvita de SpaceX, celas provizi altnivelajn komunikajn servojn en malpli atingeblaj aŭ malproksimaj areoj de la mondo. Ĝi funkcias per grupo de satelitoj, kiuj proponas tutmondan kovradon, ebligante rapidecon de Interreto similan al tiu havigata de teraj retoj, eĉ en foraj regionoj. Ĉi tiu sistemo estas precipe utila ne nur en izolitaj lokoj, malproksimaj kamparaj regionoj aŭ en krizaj situacioj post naturkatastrofoj, kie tradiciaj infrastrukturoj estas malfacile uzeblaj aŭ tute ne alireblaj, sed ankaŭ en la batalkampoj, kiel montriĝas en Ukrainio post la rusa invado en 2022.

Polemika elekto

Tamen, la anonco de kontaktoj inter la itala registaro kaj SpaceX pri la liverado de sekuraj komunikaj servoj per Starlink renkontis signifajn kritikojn. La itala ĉefministrino, Giorgia Meloni, subtenas eblan interkonsenton, asertante, ke ĝi estus parto de la normala administracia agado de la ŝtato. Tamen, multaj en la opozicio, kiel Carlo Calenda de Azione kaj Giuseppe Conte de la Movado de 5 Steloj (M5S), konsideras, ke fidi Musk rilate al la sekureco de Italio estas danĝere. Musk estas polemika figuro, ofte alfrontanta kritikojn pro siaj nekutimaj opinioj kaj agadoj, inter kiuj estas liaj rilatoj kun Donald Trump kaj lia subteno al ekstremdekstraj movadoj kiel la germana partio Alternativo por Germanio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio


Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la lingva rubriko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-07