MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KLIMATO

La verda bilanco de 2024 laŭ WWF

Laŭ Monda Natur-Fonduso (WWF) la finiĝinta jaro 2024 registriĝis kiel la plej varma iam ajn, kun tutmonda averaĝa temperaturo superanta la antaŭindustriajn nivelojn je pli ol 1,5  oC. Ĝi estis plena je defioj por la naturmedio. Ĉi tiu klimatkrizo influis ĉiujn angulojn de la planedo, manifestiĝante en serio da ekstremaj naturkatastrofoj kaj atentigante pri la ĉiam pli urĝa neceso agadi.

Naturkatastrofoj kaj arboperdoj

En 2024 la klimata krizo produktis severajn sekvojn, kun senpluvecoj kaj detruaj inundoj priraportataj tra la tuta mondo. Afganio, Pakistano, Brazilo kaj Urugvajo estis inter la plej trafitaj landoj, dum en Eŭropo ege gravaj inundoj frapis Hispanion kaj iujn italajn regionojn, precipe Emilia-Romanjon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro


Jacopo PIGRO estas ital-greka lernejano loĝanta en Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-25