Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

For la ekranoj!

Ni ne povas imagi, kiel eblis vivi, komuniki, informiĝi, kiam ne ekzistis la reto. Nuntempe, por simpligi sian vivon, gepatroj instalas infanojn, eĉ bebojn, antaŭ ekranon, kiu tuj kaptas la atenton de la etulo.

Mi traktos nek la ekonomian nek la ekologian flankon: oni detruas sovaĝajn kaj naturajn lokojn por elfosi lition aŭ iujn rarajn metalojn, kaj oni laborigas infanojn, kies malgranda staturo taŭgas por eniri truojn kaj elfosi la metalojn necesajn por niaj ekranoj kaj poŝtelefonoj. Konsideru tion, kiam vi regule anstataŭigas vian poŝtelefonon por havi la lastan modelon: vi iĝas sklavigisto! Mi ankaŭ ne traktos krimojn faritajn de ŝtelistoj, kiuj volas havigi al si poŝtelefonon kaj tial ponardas proprietulon, kiu alkroĉiĝas al sia riĉaĵo! Mi traktos la psikologian flankon surbaze de la libro de Philip Pongy, Bitdependeco: patologio de konektado al la ilo Interreto 1. Eble la plej trafa ekzemplo estas naskiĝo: gepatroj emas unue filmi la naskiĝon antaŭ ol preni la ĵusnaskiton en siajn brakojn. Psikologoj scias, ke sekura ligo al la gepatroj ebligas bonan disvolviĝon de la infano!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renée TRIOLLE
Francio


Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-25