LingvoOPINIOKion Esperanto donas al infanoj, kiuj ĝin lernas?Antaŭ kelkaj jaroj, la veterana esperantisto Hou Zhiping, iama sperta ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, post detala esploro pri la instruado de Esperanto en la lernejo de Baiyangshu-strato en Taiyuan (Ĉinio), faris al ni profundan demandon: „Kiajn ŝanĝojn en la pensado havis viaj infanoj? Ĉu tio kongruas kun viaj komencaj intencoj?”. Por respondi ĉi tiun esencan demandon, la verkanto volus kunhavigi la jenan kortuŝan rakonton. En malvarma decembra vespero, la instruistino Zhang Hui (Belala) sendis al mi mesaĝon per WeChat: „Ĉi-tage, dum la lernejradio-programo, mi intervjuis kelkajn sesaklasanojn el grupo 3 pri iliaj spertoj rilate al Esperanto. Komence la infanoj vigle rakontis pri kulturaj agadoj kaj kreitaj programeroj – Ha, kiom vivan priskribadon ili faris! Sed, tuj poste, knabo ekparolis pri la fakto, ke ĉi tiu estos ilia lasta partopreno en la Esperanto-Kultura Semajno. Lia voĉo abrupte ŝanceliĝis, kaj larmoj ekfluis. Tuj la tuta grupo kun-ekploris. Jen la unua fojo, kiam mi reale sentis la profundan emocian ligon, kiun ili formis kun kaj per Esperanto dum ses jaroj. Sen ia ajn antaŭpreparo iliaj spontanaj vortoj atingis rekte la koron. Eĉ mi ne povis deteni larmojn. Ni ĉiam emis konsideri aferon pri Esperanto kiel kurson, sed fakte ĝi fariĝis nevidebla, forta, emocia ligilo inter infanoj, gepatroj kaj lernejo. La kulturo de Esperanto jam radikiĝis en iliaj koroj. Kiel instruisto, mi dankas Esperanton pro tio, ke ĝi kreis tiel fortan ligitecon inter ni. Mi certas, ke eĉ post ilia diplomitiĝo Esperanto ĉiam alvokos ilin. Se okazo estos, ili certe daŭrigos lerni ĝin kaj fieros prezenti ĝin al aliuloj.” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jado WEI Yubin
Ĉinio
WEI Yubin estas estro de bazlernejo en Taiyuan, prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI kaj membro de la konsilantaro de Ĉina Esperanto-Ligo.
|