Moderna vivoOPINIOInteligenta uzo de artefarita intelektoEn kompleksa mondo kiel la nia, estus tro simplece kaj erare aserti, ke artefarita intelekto estu konsiderata plej granda danĝero kaj minaco por la homaro, kiel oni ne malofte legas ie tie lastatempe. Malsanoj, pandemioj, militoj, senbrida uzo kaj disvastiĝo de alkoholo aŭ eĉ pezaj drogoj ĉe junuloj kaj jam nun eĉ ĉe infanoj – jen la veraj kaj legitimaj kaŭzoj de eventuala, kaj denove ne rekomendinda al iu ajn, maltrankvilo aŭ, eĉ pli malbone, paniko. Artefarita intelekto reprezentas grandiozan ŝancon por la evoluo de la homaro nuntempe en krizo pro aliaj ja seriozaj faktoroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
Jacopo PIGRO estas ital-greka juna studento, loĝanta en la respubliko Kipro. Li ludas gitaron kaj frapinstrumentaron kaj interesiĝas pri teatro, arto, fremdaj lingvoj, komputado, teknologio, futbalo kaj naturo.
|