![]() PolitikoGREKIODu jarojn post la fervoja katastrofo: la tuta lando haltisLa 28an de februaro 2023 Grekion skuis terura fervoja akcidento, kiu okazis proksime de la valo Tempi [tebi], en la regiono Tesalio. Vespera trajno Intercity 62, forveturinta el Ateno kaj direktiĝanta al Tesaloniko, fronte koliziis kun var-trajno venanta el la kontraŭa direkto. La akcidento kaŭzis la morton de 57 homoj kaj vundis almenaŭ 180 aliajn, kio igas ĝin la plej grava fervoja katastrofo en la historio de la sud-eŭropa lando. Netaŭga prizorgoPostaj enketoj montris, ke la detruita vagonaro estis erare direktita al malĝusta relo, kio poste kondukis al la kolizio kun la var-trajno. Ĉi tiu eraro estis atribuita al kombino de homa neglektemo kaj sistemaj mankoj en la greka fervoja reto, precipe la manko de modernaj trafik-regaj sistemoj kaj netaŭga prizorgo de la infrastrukturo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|