MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

PACIFIKO

Kukinsuloj: senkonsulta interkonsento

La 14an de februaro 2025 Mark Stephen Brown, ĉefministro de Kukinsuloj, subskribis en Harbino, la ĉefurbo de la plej norda provinco Hejlongĝjango de Ĉinio, interkonsenton pri kompleksa strategia partnereco 1 kun sia ĉina kolego Li Qiang. Kial tiu ĉi interkonsento tuj vekis la intereson de la mondaj amaskomunikiloj, politologoj kaj diplomatoj?

Kritiko kaj polemiko

Kvankam la subskribo de la interkonsento estis anticipe menciita en amaskomunikiloj, ĝia enhavo kaj metodo de konkludo ne estis prikonsultitaj kun la registaro de Nov-Zelando, kun kiu Kukinsuloj havas specialajn politikajn rilatojn. Velingtono forte kritikas la mankon de travidebleco de la subskribita interkonsento kaj apelacias al la fakto, ke en 2001 Nov-Zelando kaj Kukinsuloj subskribis komunan deklaron okaze de la centjariĝo de reciprokaj rilatoj, en kiu estas starigitaj regulaj konsultadoj pri defendo kaj sekureco 2.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko. El Tokio li diplomatie kaj konsule kovradis kelkajn landojn en la pacifika regiono.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-27