![]() SciencoAKTUALEKvar nesolvitaj problemoj de generpova AI en universitata instruadoGenerpova, sed ne vere inteligentaLa plej sensacia bitteknologio de la nuntempo nepre estas la tiel nomata generpova artefarita intelekto (ekde nun mallongigota kiel „genAI”). Temas pri kategorio de softvaroj, kies konduto estas trejnita per aŭtomata lernado surbaze de jedisponaj sciarbankoj. La konduto celas produkti tekstojn, bildojn, eĉ muzikaĵojn, ekzemple laŭ la stilo de konataj aŭtoroj kaj artistoj, supozeble altkvalitajn. Ilia interfaco kun la uzanto estas, male al la prognozoj fare de multaj, tiu de poŝtelefona/komputila babilejo, kaj fojfoje ĝi estas nomata, angleme, „ĉatboto”, aludante babilejan roboton. Do, per natura homa lingvo oni starigas demandojn kaj petojn, kaj neniu antaŭa trejnado de la sistemo fare de homoj estas necesa. Kerna faktoro de la populareco de genAI estas la facileco uzi ĝin, cetere tute senpage. La demandoj starigataj estas ekzemple por scii ion pri difinita temo, por solvi matematikan problemon aŭ por ricevi resumon de longa teksto. Krom la plej famaj, nome la usona ChatGPT kaj la ĉina Deepseek, ekde la 4a de marto 2025 ekzistas eĉ unu genAI esperantista, SAI (Samideana Artefarita Intelekto), proponita de Kolombia Esperanto-Ligo kiel „virtuala asistanto, kiu faciligos eniron de interesatoj kaj komencantoj en la mondon de Esperanto” (sai.esperanto.co). La efiko de genAI estas ankoraŭ neklara, ĉar ĝi povas esti utiligata por multaj celoj, en multaj kampoj. Ĉi tie, baze de mia scienca kaj profesia sciaro kaj aparte de mia anekdota sperto kun universitataj studentoj, mi celas respondi la sekvan demandon: kiel ŝanĝiĝas universitata instruado hodiaŭ pro la ekzisto de genAI? Krome, kion instruistoj devas ŝanĝi laŭ etika vidpunkto? La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Federico GOBBO
Nederlando/Italio
Federico Gobbo estas profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo
|