MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

KINO

La virino, kiu unuafoje konkeris la viran kinmondon

Imagu: estas la komenco de la 1900aj jaroj, kaj virino en Italio decidas fari filmojn! Temas pri neniu alia ol Elvira Notari: ne nur la unua itala reĝisorino, sed ankaŭ granda virino, kiu kuraĝis montri la veran vivon el la vidpunkto de ordinara popolo. Ŝi naskiĝis en 1875, kiam eĉ voĉdoni por virinoj estis neimageble, sed ŝi iel ŝanĝis la ludon.

Elvira kreskis en la urbo Salerno, sed ŝia koro apartenis al la apuda Napolo, la ĉefurbo de la regiono Kampanio. En 1902 ŝi edziniĝis al Nicola, fotisto, kaj kune ili kreis malgrandan filman entreprenon Dora Film, laŭ la nomo de ilia filino. Elvira faris ĉion mem, tio estas reĝisorado, scenaroj, eĉ produktado! Ŝia sekreto? Filmado surstrate, kun najbaroj uzataj kiel aktoroj, kaj kun rakontoj inspiritaj de popolaj kantoj aŭ dramoj en la stratetoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-19